Hungara Vivo, 1987 (27. évfolyam, 1-6. szám)

1987 / 1. szám

^THUNGARA VIVO Revuo de Hungara Esperanto-Asocio Adreso: Budapest VIII. Kenyermezd u.6. H-1081 Poŝta adreso: Budapest Pf.193. H-1368 Aperas dumonate XXVIIa jaro 1987 n-ro 1 (131) HUNGARA VIVO ENHAVO Blanke, Detlev: Pri la speci­­faĵoj de la Esperanto­­movado en kelkaj Eŭropaj socialismaj landoj ......... 2 Milojeviĉ Simo: Kubo Havas amasan Esperanto­movadon .............................. 6 Grandaj librodonacoj ... 8 Vinokurov, J.: *** (Marton Fejes) 8 Dang Dinh Dam: Novaĵoj el Vjetnamio ..................... 9 Fekete, Gyula: Banas sin la fiŝoj (Imre Szabd)................ 10 Gy6ri, Laszlo: Poemoj (Imre Szabo) .............................. 14 Csath, Geza: Patrinmurdo (Istvan Ertl) ..................... 15 Balint, Szilard: ĉu jKaluzo estas puninda ago? ....... 18 Vinokurov,! .:Poemojf Marton Fejes) ................................... 19 Panoramo ......................... 20 Fenyvesi, Ervin: Revuo de revuoj ................................... 23 Thur, O. — Gyerko, Gy.: Nova rimedo en la amasa vinmanipulado ................ 24 Modest, Julian: Ina ....... 30 Potts, B.: Poemoj ................ 34 Fokuso .............................. 35 Recenzoj ......................... 36 Fenyvesi, Ervin: Gaja paĝo ................................................. 38 Krucenigmo, Ekzameno sen risko .............................. 39 Korespondi deziras, Leter­­kesto ................................... 40 Sur la frontpaĝo: En la historia kvartalo de Budapeŝto (Foto de Z. Fejer) LA JUBILEA JARO... donas bonan okazon ankaŭ por revui la atingojn ĝisnunajn de Esperanto en la mondregiono, kie ni vivas. Tion faris tre trafe Detlev Blanke en „der esperantist” koncerne la Orient-Eŭropajn socialismajn landojn. E1 lia artikolo — kiun ni represas ĉi tie — evidentiĝas, ke la Internacia Lingvo atingis aparte gravajn rezultojn en tiu ĉi landogru­­po, al kiu apartenas ankaŭ Hungario. Alia represita artikolo — el la organo de UEA — fakte donas plian emfazon al la konstatoj de Blanke. Simo Milojeviĉ, ĝenerala direktoro de UEA, pasintjare faris viziton en Kubo, kaj en entuziasme kaj entuziasmige agordita artikolo raportas pri tio, ke en Kubo funkcias amasa Esperanto-movado, pri kies ekzisto la mondo ĝis nun ne konsciis. Kvazaŭ por kulmino antaŭ la redaktofino alvenis raporto el Vjetnamio, kiu heroldas pri la reaktiviĝo de la Esperanto-movado en tiu fora Azia lando. Ĉar montriĝis, ke en la menciitaj landoj la esperantistoj luktas kun prema manko de libroj, Hungara Esperanto-Asocio, dezirante elmontri sian solidarecon kaj plenumi sian inter­­naciisman devon, decidis donaci grandan kvanton da libroj kaj revuoj al la esperantistoj en Kubo, Mongolio kaj Vjetnamio. Sed ne nur primovadaj artikoloj plenigas tiun ĉi nume­­ron — literaturamantoj povos legi eĉ tri novelojn. Banas sin la fisoj de la nuntempa hungara verkisto Gyula Fekete donas impresan kaj iom amaran bildon pri la degenero de la sentoj en la moderna homo. Per la aperigo de Partinmur­­do de Geza Csath ni omaĝas al la memoro de tragike mortinta verkisto (li mortigis sin, mortiginte sian tutan familion; cetere, li naskiĝis antaŭ cent jaroj). La novelo Ina de la populara Esperanta verkisto Julian Modest bildigas ŝveban, nostalgian amhistorion, kiun vualas korprema mistero. Jen, la menuo de nia unua numero en la Jubilea Jaro, kiu alportu multajn sukcesojn al la Esperanto-movado ĉie en la mondo! Foto de Otto Vahl 1

Next