Hungara Vivo, 1989 (29. évfolyam, 1-6. szám)

1989 / 1. szám

'&'HUNGARA VIVO ENHAVO 1956: Ĉu revolucio, popola insurekcio, kontraŭrevolucio? 2 Hungara politika kalejdoskopo 5 Rados, P.A.: Mortis la poeto... 8 Poemoj de S&ndor Weores 9 HuleŜ, A.: Unu sola kandelo 11 Bĉlŭdi, I.: Unu morto (Istvŭn Nagy) 12 Giorgi, A. de: Ĉu „abunde kaj redunde”? 13 Esperanto-fako pluiras en la Budapeŝta Universitato 15 Esparol 15 Ĉerkasova, I.A.: Davidova Biblioteko renaskiĝas 16 Franko, I.: Johano la Brava (Mikaelo Bronŝtejn) 17 Nemere, I.: Vi povas morti nur dufoje 18 Panoramo 20 Originala Poezio 22 Fenyvesi, E.: Revuo de revuoj 23 Bŭlint, Gy.: La paradizo de bizonoj 24 Boronkai, Gy.: Novaj rezultoj ĉe fabrikado de aerfiltriloj por veturiloj 25 Fabrikado de brikoj kaj tegoloj Ĉu laŭkutime konstrui domojn aŭ 30 per malpezaj strukturaĵoj? 32 Recenzoj 34 Fenyvesi, E.: Gaja paĝo 38 Krucenigmo, Ekzameno sen risko 39 Korespondi deziras 40 Sur la frontpaĝo: Ĝbuda, tradicia kvartalo de Budapeŝto (Foto de Z. Fejĉr) Revuo de Hungara Esperanto-Asocio Adreso: Budapest, I. Szenth&romsŭg tĉr 6. Telefono: 563-659,564-093 PoŜta adreso: Pf. 193, H-1368 Budapest Aperas dumonate XXIXa jaro, 1989n-rol (143) HUNGARA VIVO PRI POLITIKAJ EVENTOJ... en Hungario interesiĝis multaj legantoj, petante nin aperigi artikolojn pri tio, kio okazas nuntempe en la lando. Pli fme facile ni kontentigis similan scivolon, kaj abunde ni publikigis artikolojn pri la nomita temo, sed nun­­tempe tia deziro metas nin en embarason. Kial? Simple pro tio, ĉar tiuj eventoj treege plirapidiĝis, kaj revuo aperanta en ĉiu dua monato abso­­lute malkapablas aperigi ion, kio certe estos aktuala ankaŭ ĉ. du mona­­tojn post la verkiĝo. Tamen, en tiu ĉi numero ni provis fari nian eblon. La redaktoro las­­tmomente, dum la nokto tuj antaŭ la enpresejiĝo de la revuo, verkis du artikolojn pri politika temo: unu pri la akra diskuto okazinta kaj okazanta pri kiel etikedi la eventojn de la tragika aŭtuno de 1956, kaj alian — iaspe­­can „politikan kalejdoskopon” — mozaikece pri la politika situacio ĝen­­erale. Li faris ĉion por surpaperigi nur „temprezistajn” faktojn kaj konstatojn, tamen povos esti, ke ĉe la apero de la revuo ĉio ĉi montriĝos ŝima, teda, ne-leginda, kiel hieraŭa jumalo. Ĉiukaze, la interesiĝo de la legantoj estis bonvena — el ĝi ni konklu­­das pri tio, ke niaj legantoj havas seriozan interesiĝon pri nia malgranda lando, kaj ankaŭ pri tio, ke ili kalkulas nian revuon fidinda organo. Estas agrable scii tion. Povas esti, ke iuj legantoj ŝokiĝos pro la tute malkaŝaj tono kaj rezo­­nadoj de tiuj du artikoloj. Ĉu tio signifas, ke en Hungario ĉesis cenzuro? Ne — ĉar en la hungara gazetaro neniam estis formala cenzuro dum la lastaj jardekoj. Tamen ekzistis memcenzuro de la aŭtoroj kaj de la redak­­toro, eĉ se tio tuŝis plej ofte ne la esencon de la artikoloj, sed nur la vortu­­mon, la terminologion. Nun memcenzuro pro eksteraj kaŭzoj ne plu estas necesa, tamen devas resti la memcenzuro interna, tiu de la konscienco kaj respondeco, kiun praktikas ĉiu jumalisto, konscianta, ke la presita vorto estas potenco, kiun oni ne rajtas misuzi. Konsciu do, ke opinio, esprimita en artikolo de HV, ne nepre identas kun la opinio de la tuta redakcio, eĉ se ĝi estas subskribita de la ĉefredak­­toro mem. Tiu konstato aparte validas pri la du unuaj artikoloj de tiu ĉi numero, kiujn miaj kolegoj verŝajne legos nur kune kun vi, en la finpresita revuo. La hungara intema politiko estas nuntempe tiel bunta kaj multface­­ta, ke estus senespere formi pri ĝi unuecan redakcian opinion, ĉar la eventoj kvazaŭ postkuras unu la alian. Tian epokon ni travivas nun en Hungario. Espereble la viglaj kaj freŝaj politikaj ventoj alportos al ni sunplenan printempon de nacia disvolviĝo, kaj ne pezajn nubojn de popola tragedio, kiel okazis jam ne unu fojon dum nia historio. 1

Next