Hungara Vivo, 1985 (25. évfolyam, 1-6. szám)
1985 / 2. szám
42 HUNGARA VIVO La 22-an de junio 1941 la germana faŝisma armeo atakis Sovetion. Nur kvar tagojn poste, la 26- an de junio okazis mistera aviadila bombatako kontraŭ la urbo Koŝice (tiam apartenanta al Hungario): la aviadiloj surhavis sovetan blazonon. (Post la milito evidentiĝis, ke tio estis erariga truko eĉ ne tre zorge antaŭpreparita: ekz. al la komandanto de la hungaraj aerdefendaj trupoj en Koŝice oni malpermesis pafi kontraŭ la bombĵetantaj «sovetaj» aviadiloj! Kaj krome, estus kontraŭ ĉiu logiko tia atako: la surprizatakita Sovetio ĝuste deziris atingi, ke Hungario restu neŭtrala, la soveta diplomatio faris signifajn fortostreĉoin tiucele.) Tamen, la hungara registaro kreis por si la pretekston, kaj Laszlo Bardossy, tiama hungara ĉefministro jam la 27- an de junio anoncis al la parlamento: Hungario ekmilitis kontraŭ Sovetio. Tiun katastrofan paŝon sekvis kvar jaroj da sufero por la hungara popolo: la plej kruela periodo komenciĝis la 19-an de marto 1944, kiam germanaj trupoj invadis Hungarion kaj praktike likvidis la suverenecon de nia lando. Fine de aŭgusto de 1944 la fronto atingis la orientajn limojn de Hungario, kaj sekvis pli ol sep monatoj da kruelaj bataloj, kiuj: kaŭzis neimagenle grandajn detruojn. Kiam la 4-an de aprilo 1945 ]a 'liberiga soveta armeo forpelis la lastajn malamikajn trupojn el Hungario, la bilanco de la milito aspektis jene: mortis 600 mil hungaraj civitanoj kaj pereis 40% de la nacia posedaĵo. Startas nova vivo Jam antaŭ la fino de milito, decembre de 1944 en la liberigita urbo Debrecen kreiĝis Provizora Parlamento el la demokratiaj fortoj de la hungara socio. La Provizora Parlamento elektis Provizoran Registaron, kaj akceptis rezolucion interalie pri la agrara reformo, kiu estis la plej urĝa farendaĵo en Hungario, ĉar la agrara posedstrukturo de la lando havis ankoraŭ esence feŭdismajn trajtojn. En novembro de 1945 okazis la unua libera balotado, kaj formiĝis nova registaro, antaŭ kiu staris grandega tasko: la rekonstruo de la detruita lando. En tiu registaro havis ŝlosilajn poziciojn la reprezentantoj de la laborista klaso: komunistoj kaj socialdemokratoj. La plej fervoraj organizantoj de la rekonstruado estis la komunistoj, kaj ilia prestiĝo rapide kreskis antaŭ la loĝantaro. Iom post iom estis ekfunkciigita la paraliziĝinta ekonomio, estis likvidita la rekorda inflacio de la monda flnanca historio, kaj en la jaro 1947 estis enleĝigita la trijara plano, kiu sistemigis la gra.ndan labpron de la rekonstruado. Somere de 1948 la Komunista Partio kaj la Socialdemokrata Partio unuiĝis, kaj alprenis la nomon Partio de Hungaraj Laboruloj. Rezulte de tio la ceteraj politikaj partioj rapide perdis sian socian bazon, kaj ĝis la fino de 1949 ili malaperis de sur la politika scenejo. La 20-an de aŭgusto 19491a parlamento deklaras Hungarion popolrespubliko. Rezulte de la politikaj ŝanĝoj transformiĝas ankaŭ la posedstrukturo de la hungara ekonomio: la privata sektoro praktike tute ĉesas ekzisti, la industrion la registaro alŝtatigas, en la agrikulturo oni organizas kooperativojn. Jaroj kun kontraŭdiroj La jaroj inter 1949-1956 estas Monumanto de sovetaj herooj. (Foto de Z. Fejer)