Hungara Vivo, 1985 (25. évfolyam, 1-6. szám)

1985 / 2. szám

HUNGARA VIVO Revuo de Hungara Esperanto-Asocio Adreso: Budapest VIII. Kenyermezo u.6. H-1081 Poŝta adreso: Budapest Pf.193. H-1368 Aperas dumonate XXVa jaro, 1985 n-ro2 (120) ENHAVO Kvardek jaroj da libero 42 Laszlo, I.: Departemento Heves 44 Benczik, V.: Attila Jozsef, la „fidela legplenumanto” 46 Jdzsef A.: Poemoj (7. Szabo) 47 Fekete, I.: Du patrinoj (D-ro I. Nagy) 48 Galgoczi, E.: Minokampo (A. Csiszar) 49 Becs, E.: Sur komutiloj 51 Szakonyi, K.: Kia estas la homo? (F. Andrasi) 52 Becs, E.: Salutkarto por Pasko 53 Mihalkov, G.: Unu motivo en la frua poezio de W. Auld 54 Nemere, I.: La trezoro 2. 56 Heide, Z.: Speco de amoro 58 Panoramo 60 Fenyvesi, E.: Revuo de revuoj 63 Mozaiko el Esperantujo 64 Originala poezio 66 Ekonomia kalejdoskopo 67 Recenzoj 76 Gaja pago 78 Krucenigmo, Ekzameno sen risko 79 Leterkesto, Korespondi deziras 80 iA/ttoŭ 40 jamj... liberiĝis Hungario: la 4-an de aprilo d945 sur la teritorio de nia lando finiĝis la milito, kaj komenciĝis kvaaaŭ nova erao por la hungara popolo. Hungaroj ĉiujare inde festas tiun ĉi tagon: en la nuna jaro la solenecon substrekas ankaŭ la fakto, ke fine de marto kunsidis la 13-a Kongreso de la Hungara Socialisma Labo­­rista Partio en la nove konstruita Internacia Kongresa Centro, kies grandan kunvensalonon prezentas nia frontpaĝa bildo. Pri la Kongreso ni aperigos detalan raporton en la sekva numero. Ni primemoras ankaŭ alian datrevenon: la 11 -an de aprilo 1905 naskiĝis Attila Jozsef, eble la plej granda hungara poeto de la 20-a jarcento. Lia nomo sonas tre intime al niaj legantoj, ja Kalocsay kaj aliaj jam tradukis multajn liajn poemojn en Esperanton. Nun ni aperigas faskon da novaj poemoj, kiujn fidele kaj artisme tradukis Imre Szabo. La noveloj de Erzsebet Galgoczi kaj Karoly Szakonyi ligiĝas al la temo de la liberiĝo antaŭ 40 jaroj: ili bildigas, kiel la milito povis kripligi ne nur la homan korpon, sed ankaŭ la homan animon. La originala novelo de Zora Heide prezentas interesan kon­­cepton pri la erotiko, pere de iom folklorece agordita, ĉarma historio. Kaj kompreneble, en tiu ĉi numero aperas la daŭrigo de la felietonaĵo de Istvan Nemere, kun surprizaj eventoj. Georgi Mihalkov eseas pri interesa motivo en la frua poezio de William Auld: tiu ĉi eseo estas malfrua omaĝo al la sesdek­­jara skota poeto, kies kontribuo al la Esperanta kulturo estas tute unika. Kiel konstateblas el la ĝisnuna prezento, la nuna numero de HV abundas je literaturaĵoj. Tamen restis loko ankaŭ por aliaj kontribuaĵoj, interalie por prezento de plia hungara departe­­mento, por aperigo de mallongaj informoj pri la hungara eko­­nomio — kaj ankaŭ por reklamoj, kiuj estas absolute necesaj por la vivsekureco de nia revuo. Tamen, la mendantoj de rekla­­moj ofte plendas, ke neniam venas iuj reehoj el esperantistaj medioj. Estus do tre utile, se foje-foje oni skribus leteron al la koncema firmao, petante pliajn informojn pri la reklamita varo aŭ servo. Kompreneble, pri la teknikaj reklamoj tion povas fari nur fakuloj, sed pri la ceteraj kiu ajn, se li aŭ ŝi volas helpi nian laboron. Antaŭdankon! Sur la frontpago: la Internacia Kong­­resa Centro en BudapeSto. Foto de Z. Fejer. HUNGARA VIVO 41 x

Next